Prezidis Raúl Castro ceremonion omaĝe al la 40-a datreveno de la preventaj trupoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-11 17:58:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Raúl Castro

Havano, sep 11 (RHK) La Armea generalo Raúl Castro hodiaŭ prezidis la politikan agon kaj militan ceremonion omaĝe al la 40 jaroj de la Preventaj Trupoj de la Revoluciaj Armitaj Fortoj (FAR).

La eksa kuba prezidento (2008-2018), kiu en sia kvalito kiel ministro de la FAR fondis tiun instancon la 11-an de septembro 1981, adresis leteron al ĝiaj membroj, en kiu li reliefigas la disciplinon kaj profesiecon en la plenumo de la asignitaj misioj, raportis la retejo Cubadebate.

La letero ankaŭ reliefigas, ke en tempoj de pandemio kaj pliigo de malamikaj agoj de la malamikoj de la Revolucio, la Preventaj Trupoj, kune kun la Ministerio pri Internaj Aferoj (Minint), ludas gravan rolon en protektado de la loĝantaro  kaj ĝia civitana trankvilo.

"Ke ĉi tiu datreveno estu impulso daŭre perfektigi la laboron en ĉiuj ordoj kaj antaŭeniri al pli altaj celoj," li instigis ilin en sia mesaĝo

En la evento, kie la membroj de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Kubo kaj ministroj de la FAR kaj la Ministro, Generalo de la Korpuso Álvaro López kaj Generalo de Divido Lázaro Alberto Álvarez, respektive, transdonis al la Preventaj Trupoj la kopion de la maĉeto de la mambisa generalo Antonio Maceo.

En la ĉefparolado de la ceremonio, la unua kolonelo Omar Nogueira, dua estro de organo de la FAR, rememoris iujn taskojn plenumitajn de ĉi tiu forto dum kvar jardekoj da historio.
Inter ili, li menciis la translokigon de la restaĵoj de la internaciismaj batalistoj pereintaj en Afriko (1989) kaj tiuj de Ernesto Guevara kaj liaj gerilaj kunuloj en Bolivio (1997), kiuj post ties eltrovo estis portitaj al monumento en Santa Clara (centra provinco).

Ili ankaŭ akompanis la cindrojn de la historia estro de la Kuba Revolucio, Fidel Castro (1926-2016), al la tombejo Santa Ifigenia, en la orienta provinco Santiago de Kubo.

Nogueira ankaŭ laŭdis la laboron de la membroj de ĉi tiu armita korpuso pri produktado de nutraĵoj, konstruado de sociaj laboroj kaj aliaj agoj kun efiko al la disvolviĝo de la lando.

En la ago, pluraj soldatoj ricevis la karton, kiu akreditas ilin kiel militantojn de la Komunista Partio de Kubo kaj la Unio de Junaj Komunistoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up