CARICOM: la usona sieĝo al Kubo kontraŭas la internacian juron

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-20 10:17:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 20 (RHK) La ŝtatestroj de la kariba komunumo (Caricom), kiu finis sian 31-an laborsesion intersezonan, konfirmis sian zorgon pro la intensiĝo de la punoj de Usono kontraŭ Kubo, per la apliko de la titolo 3-a de la Leĝo Helms-Burton, kiu pliakrigas la ekonomian, financan kaj komercan sieĝon al la kariba insulo, kaj ili ankaŭ denuncis  kiel “nepravigebla la aplikon de leĝoj kaj punoj eksterteritoriaj, kiuj kontraŭas al la Internacia Juro”.

La 15 ŝtatestroj de Caricom ankaŭ komdamnis la kampanjon kontraŭ la medicina kunlaboro donata de Kubo kaj agnoskis la bonfarojn de tiu asistado laŭlonge de la jaroj, ĉar danke al ĝi ili povis konstrui siajn sansektorojn favore al bonfarto de siaj popoloj.

La teksto ankaŭ rifuzas la deklaron pri tio ke tiu medicina helpo estas homa komerco.

Sciinte tian sintenon, la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla, dankis nome de la kuba popolo.

La kariba komunumo (Caricom) difinis en Barbado la tagordon de regiona integriĝo kaj la regulojn por fortigi la unuecon, meze de la konstantaj tutglobaj defioj, raportis la informagentejo Prensa Latina.

La karibaj ŝtatestroj ankaŭ interŝanĝis kun la privata sektoro kaj la socio civila pri la publika sano en Karibio, la regionan fokuson pri traktato al la nova kronviruso Covid-19 kaj la rilatojn kun la komunuma bloko pritraktita de la kanada ministro Francois-Philippe Champagne.

Laŭ konsidero de la ĝenerala sekretario de Caricom, Irwin LaRocque, la debatoj okazas en kunteksto de necerteco, post la ĵusaj minacoj al multflankismo, la disvastiĝo de streĉiĝo kaj nekonstanteco derivitaj el konfliktoj ne solvitaj.

En tiu senco, li petis la ĉeestantojn agi kolektive por venki la obstaklojn kaj certigi kaj impulsi la interesojn komunumajn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up