Díaz-Canel: se ni bone laboras, ni povas malpliigi la kontaĝojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-05 11:10:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 5 (RHK) Je la fermo de decembro oni konfirmis en Kubo 3 mil 675 personojn kontaĝitajn de Covid-19. Ĝi estas la plej alta nombro por unu monato ekde la komenco de la pandemio enlande kaj evidentigas la riskojn de la malsano. Ĉio ĉi estas esence ligita al importitaj kazoj pro alveno de vojaĝantoj, kio donas kompleksas situacion malsaman al la travivita ĝis nun en la insulo.

Pri tiu ĉi scenejo, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, dum la kunsido de la portema laborgrupo certigis ke se bone laboras, kiel ni scipovas, en tiu ĉi monato eblas redukti notinde la kvanton da aktivaj kazoj, tranĉi la transmision kaj reveni al kontaĝ-niveloj kiel antaŭe.

Antaŭ tiu ĉi nova kunteksto, la ŝtatestro insistis pri la bezono fari ion novan, ĉar la situacio malsamas, tial, oni devas vidi kion pli eblas fari alimaniere por serĉi  rezultojn rapide. 

Savi vivojn daŭre estas la supera defio, kiun nia lando havas, kaj tial, bremsi la transmision estas esence. Pro tio, dum la laborkunsido la laborgrupo de Covid-19 aprobis la avancon aŭ retroiron de kelkaj provincoj kaj ties municipoj al diversaj fazoj de la rekuperiĝa etapo, kio implicas la striktan plenumon de la regulaĵoj por ĉiu el ili.

Neniel, klarigis la prezidento, tiu ĉi decido rezultigos fermon de la lerneja kurso aŭ aliaj agadoj de la ekonomio, en kiuj ni jam atingis stabilecon.

Laŭ la decido, Havano, Cienfuegos kaj Santiago de Kubo restas en la fazo tria, dum retroiris la provincoj de Matanzas kaj Villa Clara, kie kreskis la indikiloj de kontaĝoj.

Oni faris epidemiologian atentigon la orientajn teritoriojn de Las Tunas kaj Guantánamo, pro la malboniĝo de la sanitaraj indikiloj.

La kuba vicministro Roberto Morales emfazis ke la okazintaj eventoj de la lastaj tagoj ne estas ligitaj al hoteloj en la turistaj centroj, ĉar la kresko okazis en komunumoj kaj ligitaj al vojaĝintoj, kiuj iris al siaj loĝejoj aŭ familioj.

En momentoj, kiam la mondo frontas novan ondon de kontaĝoj,  kaj ciferoj da forpasintoj, malfeliĉe kreskas, Kubo persistas je siaj klopodoj minimumigi la propagadon de la malsano, strebo al kiu ni ĉiuj estas kunvokitaj.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up