Komenciĝas en Kubo la fazo III-a de klinikaj provoj de Soberana 02

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-04 13:06:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekas fazo III de klinikaj provoj de la vakcina kandidato kuba   Soberana 02

Havano, mar 4 (RHK) Grupo da 44 010 volontuloj partoprenos ekde hodiaŭ en la fazo III de klinika provo de la vakcina kandidato kuba Soberana 02 kontraŭ la Kovim-19.

La kuba publika registro de klinikaj provoj detaligas en sia retejo, ke en tiu ĉi studperiodo la celo estas pritaksi la efikecon, la sekurecon kaj la imunogenecon de la vakcina kandidato kontraŭ Sars-Cov-2.

En sia lasta etapo, la esplorado estos multcentra, adaptiĝema, en paralelaj grupoj, aleatora, kontrolita kun placebo je duobla blindeco.

La volontuloj estas distribuitaj en 8 municipoj de la ĉefurbo, de  ambaŭ seksoj, inter 19 kaj 80 jaroj.

La priskribo elstarigas ke ne povos partoreni tiuj personoj kun malsano febra aŭ akute infekta dum la sep tagoj antaŭaj al la administrado de la vakcino aŭ en la momento de ĝia apliko.

La raporto prezentas kiel ekskluda kriterio personojn kun reduktitaj mensaj kapabloj por preni decidojn, kun antaŭaĵoj de hipersentemo al iu  aŭ alia formula komponento.

Evoluigita de la Instituto Finlay de Vakcinoj (IFV), Soberana 02 estas la dua propono de la institucio kontraŭ la Kovim-19 kaj la plej avantaĝa en la provoj.

De antaŭ kelkaj tagoj, la kuba sciencisto Vicente Vérez, direktoro ĝenerala de la IFV klarigis ke la formulo montris en siaj esplor-etapoj IIA kaj IIB grandan sekurecon, samkiel potencan imunan respondon.

Same provokas longdaŭran memoron de tiu respondo imuna, kiu ne nur produktas antikorpojn, sed igas ilin longdaŭraj, precizigis la spertulo.

La kuba biofarmacia industrio garantiis 340 mil dozojn de la produkto por tiu ĉi etapo.

fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up