Díaz-Canel alvokis solidigi la rezultojn kaj ne memfidi fronte al la kronviruso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-25 13:05:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laborkunsido de la grupo de prevento fronte al la Kovim-19

Havano, feb 25 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel prezidis la kunsidon de la portempa laborgrupo por prevento kaj kontrolo de la nova kronviruso, kie li alvokis solidigi la rezultojn atingitajn kaj ne memfidi fronte al la eta reduktiĝo en la nombro de kontaĝoj.

Siaflanke, la ĉefministro Manuel Marrero esprimis ke “tiu ĉi estas la momento profundigi la regulaĵojn adoptitajn” en ĉiuj sferoj, aparte en institucioj, kie bezonatas agi pli strikte.

Post la raporto ke,  malkreskis la nombro da novaj kontaĝoj en la provincoj Santiago de Kubo, Guantánamo kaj Havano, kie la situacio estas pli kompleksa, Marrero Cruz emfazis la gravecon pri tio ke la loĝantaro ankaŭ ne devas redukti siajn zorgojn en la ĉiutaga vivo.

La guberniestro de Havano, Reinaldo García Zapata, klarigis pri la adoptitaj regulaĵoj aldonitaj kaj aplikataj en la koncernaj proceduroj, ankaŭ pri aliaj 22 agoj ligitaj al pli efika enketado, la laboro en la kontrolo de fokusaj kazoj kaj la maniero trakti la konfirmitajn kazojn ekde la unua momento.

La ministro pri publika sano, José Ángel Portal Miranda, revuis la ĉefajn trajtojn, kiuj distingas la nunan epidemiologian situacion de la insulo.

Oni amplekse debatis kun la aŭtoritatuloj de ĉiuj teritorioj kunvokitaj per videokonferenco, pri la bezono altigi la plenumon de la higienaj kaj sanitaraj reguloj, oportune identigi la suspektemulojn kaj aliajn kontaktojn de pozitivaj kazoj, plialtigi la kvaliton de la enketoj ĉe komunumoj samkiel konkretaj agoj por eviti instituciajn eventojn, interalie.

Meze de la nuna grava momento de la epidemio en Kubo, la aŭtoritatuloj alvokas plu teni riskopercepton, esenca elemento por redukti la kontaĝojn kaj disvastiĝon de la viruso, kiu nuntempe estas en la nacia teritorio.


fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up