Kubo konfirmas 1041 novajn kazojn de Covid-19 plus du forpasintojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-09 11:42:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Dr. Francisco  Durán. Estro de epidemiologio en Kubo

Havano, mar 9 (RHK) La nacia direktoro de epidemiologio de la ministerio pri publika sano, dro. Francisco Durán, raportis ĉi-marde la forpason de du kubanoj pro la Covid-19 kaj  nombron da 1041 novaj pozitivoj post analizo de  18 087  samploj en la tuta lando. La totalo de samploj analizitaj ĝis hodiaŭ estas 2 milionoj  558 mil 109.

Per tiu ĉi nombro de la lastaj 24 horoj, Kubo akumulas totalon de 57 mil 607  pozitivoj ekde la pasinta marto, kiam la kronviruso eniris la insulon. Hodiaŭ estis konfirmitaj 82 infanoj kaj du el ili estas en grava stato.

Dum la ĉiutaga gazetara konferenco, la specialisto informis ke ĝis la fino de tiu ĉi lundo, estis enhospitaligitaj  23 436   pacientoj, el ili 3 825  suspektemaj, 4 606   konfirmitaj kazoj kaj 15  005  sub epidemiologia kontrolo. Totalo de forpasintoj akumulitaj estas je 200 personoj.

La fakulo informis ke el la 1 041 pacientoj, 566 estis sensimptomaj en la momento de diagnozo, 992 havas infekto-fonton en antaŭaj kazoj konfirmitaj, 11 estis infektitaj eksterlande (3 eksterlandanoj) kaj en 38 kazoj la infekto-fonto estas ankoraŭ ne konata. Oni raportas 1 030 kazojn aŭtoktonajn.

El la totalo konfirmita, 531 estas viroj. Dume oni informis pri 177 pacientoj malpli ol 19 jaraj, 700 pacientoj en pediatria aĝo estas aktivaj kazoj enhospitaligitaj.

Laŭ la evoluo de la malsano, la kvar provincoj kies situacio estas pli kompleksa, kaj travivas fazon de aŭtoktona transmisio loka, estas unue, Havano, due Pinar del Rio, Mayabeque kaj  la orienta provinco Santiago de Kubo.

La dro. Durán insistis pri la bezono daŭre plenumi la reguligon de la sanitaraj aŭtoritatuloj por bremsi la kontaĝon ĉe vundeblaj grupoj kiel infanoj kaj tria aĝuloj.


fonto: Minsap



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up