Gravaj paŝoj ekonomiaj favore al la nutra sekureco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-23 12:12:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 23 (RHK) Kubo aprobis redukti kostojn kaj prezojn de provizo de agrokulturaj produktoj subtene al sektoro kompromitita kun la nutra sekureco de la loĝantaro, damaĝita de la plifortigita sieĝo ekonomia de Usono.

La lastaj decidoj adoptitaj por la kooperativoj kaj individuaj produktistoj obeas al petoj kaj zorgoj esprimitaj de tiuj ekonomiaj agantoj, kiuj estis aŭskultitaj de la landaj aŭtoritatuloj, kiel principo reganta la nunajn transformojn por impulsi la ekonomion.

La komencita monordigo de la lando havas sekvojn en la agrobruta sektoro, kio motivis ŝanĝojn kaj alĝustiĝojn por garantii pli da produktoj por socia konsumo, ekzemple, por lernejoj, hospitaloj, socia atento al vundeblaj grupoj kaj provizoj normigitaj kaj liberigitaj al la merkatoj.

Oni ankaŭ multobligis la aplikon de scienco, biofekundigaĵoj, kaj ŝparado kiel landaj alternativoj, samkiel serĉado de plia racieco kaj efikeco, iompostioma, sen perdo de profitoj por la produktistoj.

Laŭ klarigis la ministrino pri financoj kaj prezoj, Meisi Bolaños, tiaj akordigoj estas konsiderataj kiel justa rekono kaj subteno de la registaro al la kamparana movado kaj al ĉiuj agrobrutaj produktistoj, kiuj sin devigis pri transdono de pliaj nutraĵoj por la loĝantaro, kio devas avanci kaj tiel transformi la insulan agrikulturon.

fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up