Kubo refortigos la kontrolprocedurojn por bremsi la propagadon de la Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-07 12:10:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Registara laborkunsido pri Kovim-19

Havano, apr 7 (RHK) La kuba registaro anoncis refortigon de la reguloj cele al kontrolo de la epidemiologia situacio, kiu inkluzivas agojn klerigajn kaj edukajn pri sano, plus konkretaj decidoj adoptendaj de la organismoj kaj la nacia sansistemo.

La proponoj estis analizitaj dum la renkontiĝo ĉi-marda de la prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero kun la sciencistoj kaj spertuloj laborantaj pri scienco kaj teknologia novigado fronte al la pandemio.

La ministro pri publika sano, José Ángel Portal, informis ke “ekde la lasta semajno de januaro la reapero de la epidemio havis alian konduton karakterizitan de la diagnozo de pli ol 5 mil kazoj konfirmitaj semajne, kreskigante la transmision en teritorioj, kie montriĝis kontrolo de la malsano.

Inter la kaŭzoj de la nuna situacio estas nekorektaj plenumoj de la proceduroj kaj al tio aldoniĝas la reduktiĝo de la riskopercepto flanke de la loĝantaro; kresko daŭra de lokaj transmisi-eventoj kaj neplenumo strikta rilate la moviĝemon de la civitanaro inter provincoj kaj ene de la teritorioj.

La diversaj institucioj kaj amasaj organizoj civilaj kiel la virina organizo kaj la centralo de kubaj laboristoj ankaŭ aliĝos al la plenumo de la proceduroj en la laborejoj por garantii ke neniu persono kun simptomo eniru la laborinstituciojn.

La nacia sansistemo aplikos aron da reguloj, interalie, havi tri teamojn por revizio kaj kontrolo pri la plenumo de tiuj proceduroj tutlande.

Kaze de Havano, kiu prezentas la plej kompleksan situacion epidemiologian de la insulo, starigos pli rigoran programon pri proceduroj, kiuj kontribuos bremsi la propagadon de la Kovim-19.


fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up