Soberana Pediatrio certigos protekton de la infanaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-29 06:56:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Klinika provo  Soberana Pediatrio

Havano, jun 29 (RHK) La imuniga vojaĝo por infanoj ĵus komenciĝis, sed estas certeco - kiel konfirmita de la kreintoj de la medikamento kaj subtenata de la fido sentita de la gepatroj de la volontuloj - ke la kuba scienco ne malsukcesos

La etaj brakoj de Omar, Jade Nathalys, Fabio, Juan Alejandro, Lizz Alejandra kaj 20 aliaj infanoj ricevis la unuan dozon de Soberana 02 ĉi-lunde, kiel daŭrigo de Fazo I de klinikaj provoj en la infana loĝantaro, ĉi-foje, kun 25 volontuloj inter tri kaj 11 jaroj kunvokitaj al la Infanhospitalo Juan Manuel Márquez en la ĉefurbo.

La vakcina kandidato de la Instituo  Finlay de Vakcinoj  atingis la plej malgrandajn  infanojn post montrado de alta sekureco ĉe adoleskantoj inter 12 kaj 18-jaraj, kiuj la 14-an de junio metis sian ŝultron por ricevi la komencajn injektojn de tio, kio estas la unua studo ĉe neplenaĝuloj per imunogeno kun kontraŭ-Sars- cov-2  nialande.

Al la rigoraj protokoloj por administri la procezon kaj al la bonaj klinikaj praktikoj, kiuj respondas al studo de ĉi tiu amplekso, aldoniĝis la magio de grupo de terapiaj klaŭnoj de La Colmenita, kun la ĉeesto de ĝia estro Carlos Alberto Cremata, kiu en ununura frazo resumis la subtenon de la grupo gvidanta ĉi tiun klinikan provon: "La Colmenita estas je la servo de Kubo, kiel ĉiuj kubaj mambisoj kaj ribeluloj."

Tiel, inter ludoj, kantoj, ridoj kaj lertaĵoj por distri la doloron de la injekto, la unuaj horoj de la studo pasis kun la plej junaj, en tago, kiu ankaŭ malfermis la pordojn komence de la Fazo II de ĉi tiu klinika provo kun pli granda grupo de adoleskantoj inter 12 kaj 18 jaroj.


Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up