Díaz-Canel dankas la rekonon de meksika prezidento al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-07 10:05:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 7 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, dankis sian samrangulon el Meksiko, Andrés Manuel López Obrador, ĉi-merkrede pro lia rekono al la subteno de nia lando en la batalo kontraŭ Kovim-19 en tiu nacio.

En sia Tviter-konto, la eminentulo ankaŭ parolis pri  la intereso esprimita de López Obrador rilate al  la procezo ellabori du vakcinojn, kiujn la plej granda insulo de Antiloj evoluigis kontraŭ ĉi tiu malsano, kaŭzita de la kronviruso  SARS-CoV-2.

Díaz-Canel ankaŭ ripetis la amon de Kubo al Meksiko kaj la volon al duflanka kunlaboro en ĉiuj kampoj.

“Mi dankas la Prezidanton @lopezobrador_, liajn vortojn pri #Kubo kaj lian intereson pri la procezo fari du kubajn vakcinojn. Ni ripetas nian profundan korinklinon por # Meksiko kaj nian volon kunlabori inter si en ĉiuj kampoj. pic.twitter.com/bjoise2WqD

— Miguel Díaz-Canel Bermúdez (@DiazCanelB) July 7, 2021

La antaŭan tagon, la meksika ŝtatestro esprimis sian dankemon pro la helpo ricevita en la plej malfacilaj momentoj de la ekspansio de la pandemio, same kiel sian intereson interŝanĝi spertojn en la kampo de vakcinoj, kaj akiri tiujn evoluigitajn de Kubo.

En sia matena gazetara konferenco, López Obrador memorigis, ke la kariba nacio sendis ĉiujn sanlaaboristojn petitajn de sia registaro por subteni la batalon kontraŭ Kovim-19, kaj priskribis la duflankan rilaton kiel tre fratan en ĉiuj kampoj.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up