Díaz-Canel aprezas rekonon de homarajtaj protekto en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-15 22:43:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, nov 15 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, dankis ĉi-merkredon pro la internacia agnosko de la promocio kaj protekto de homaj rajtoj (HR) sur la insulo, post la prezento de la nacia raporto al la perioda revizio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri la temo.

En serio de mesaĝoj sur lia oficiala profilo  en X, la ŝtatestro taksis sukcesa tian procezon en kiu la ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez prezentis la Nacian Raporton antaŭ la konsilantaro de homaj rajtoj de UN, kun sidejo en Ĝenevo, Svislando.

Díaz-Canel emfazis ankaŭ, ke en ĉi tiu kvara ciklo de la Universala Perioda Revizio (UPR) la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono estis malakceptita kiel flagra kaj sistema malobservo de la homaj rajtoj de la kuba popolo.

Li certigis, ke lia Registaro bonvenigas la konstruajn kaj respektoplenajn rekomendojn ricevitajn en la proceduro, kiu ekde 2006 estas efektivigita ĉiujn kvar jarojn kaj duonon por analizi la situacion de homaj rajtoj en ĉiuj UN-Membro-Ŝtatoj.

La estro de la kuba diplomatio emfazis ĉi tiun tagon antaŭ la Homrajta Konsilantaro, ke ekde la antaŭa ekzameno en 2018, Kubo faris signifajn paŝojn por ĝisdatigi sian juran kaj institucian kadron por la realigo de ĉiuj homaj rajtoj por ĉiuj kubanoj, kaj ekzempligis per la popola referendumo, ke aprobis la novan konstitucion en 2019 kun 86-procenta subteno por la konstitucia teksto.

"El 226 rekomendoj akceptitaj en la antaŭa UPR, 215 estis plenumitaj kaj progresas en la efektivigo de la ceteraj 11," li emfazis.

Rodríguez ankaŭ denuncis, ke la usona sieĝo estas la ĉefa malobservo de la homaj rajtoj de kubanoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up