Komenciĝos vakcinado kun Abdala por gravedulinoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-24 11:34:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 24 (RHK) La venontan 29-an de julio ekos la vakcinado kun Abdala en  gravedulinoj kaj patrinoj mam-nutrantaj.

La vakcinon ricevos gravedulinoj 19-aĝaj kaj plie, kiuj estas en la dua kaj tria trimestro de sia gravediĝo; samkiel mam-nutrantaj virinoj, laŭ estis informite de la drino. Noemí Doris Causa Palma, estrino de la programo prizorga de patrinoj-infanoj (PAMI) de la Ministerio pri Publika Sano.

La fakulino esprimis ke “ili estos rendevuataj de la kuracisto kaj flegistino de la familio en la diversaj san-areoj. Nun oni adoptas la organizajn rimedojn por bona evoluo de tiu ĉi nova etapo ene de la vakcina strategio kuba”.

Oni elektas vakcinejojn antaŭe certigitaj en ĉiuj municipoj kaj insistis ke ĉiuj virinoj ricevos la informojn oportune.

Dum la imunizado realiĝos la samaj agoj starigitaj por la sanitara interveno, samkiel la komenca pritakso kaj observado dum unu horo post la vakcinado, aldonis la drino. Causa Palma.

Ŝi emfazis ke tiu ĉi estas esenca paŝo, sed la kerno daŭre estas prevento kaj tiel helpi la vakcinon. Tre gravas plenumi la tutan skemon de imunizado, tio estas, ricevi la tri dozojn ĉiun 14-an tagon, ŝi precizigis.

Laŭ datumoj de la ministerio pri publika sano, ekde la komenco de la pandemio en marto 2020 kaj ĝis la 31-a de decembro oni atentis 110 gravedulinojn kaj postgravedulinojn malsaniĝintajn, tamen, en la nuna jaro la cifero kreskis ĝin pli ol 2000 gravedulinoj kaj postgravedulinoj kontaĝitaj de Kovim-19.

fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up