Díaz-Canel kaj Vladimir Putin interparolis telefone

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-25 11:54:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dum vizito al Moskvo de la prezidento  Miguel Díaz-Canel.
Foto: Prensa Latina

Havano, aŭg 25 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel  telefone interparolis kun sia rusa samrangulo Vladimir Putin, merkrede.

En la interŝanĝo, la kuba gvidnto dankis la solidaran helpon ricevitan de tiu frata lando por kontribui al la batalo kontraŭ Kovim-19 antaŭ la intensigo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado, kiun Usono trudis al la insulo dum preskaŭ 60 jaroj.

Per Tvitera mesaĝo la kuba prezidento taksis sian dialogon frateca kun la rusa prezidento 

Sostuve fraternal conversación telefónica con Presidente de #Rusia, Vladimir Putin.
Agradecí ayuda solidaria recibida de ese hermano país. Ratificamos excelente estado de las relaciones e importancia de intensificar vínculos económicos, comerciales, financieros y de cooperación. @Diaz-CanelB

Ambaŭ gvidantoj ratifis la bonegan staton de rilatoj inter la du popoloj kaj registaroj, kaj konsentis pri la graveco intensigi ekonomiajn, komercajn, financajn kaj kunlaborajn ligojn.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up