Díaz-Canel gratulis Putin okaze de ties naskiĝtago

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-07 15:35:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 7 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gratulis sian rusan kolegon, Vladimir Putin, okaze de ties naskiĝtago telefone ĵaŭde.

En sia Tviter-konto, la kuba prezidento elstarigis la amikan telefonan konversacion, kiun li havis kun sia kunulo, al kiu li esprimis elkorajn gratulojn kaj dezirojn por sano kaj persona feliĉo en sia 69-a naskiĝtago.

Ĉi tiu estas la dua telefona kontakto inter la du gvidantoj en iom pli ol monato.

La 25-an de aŭgusto, Díaz-Canel telefonis al Putin por danki lin pro la rusa solidareco kun Kubo antaŭ la sana krizo kaŭzita de Kovim-19.

"Ni ratifas la bonegan staton de rilatoj kaj la gravecon intensigi ekonomiajn, komercajn, financajn kaj kunlaborajn ligojn," tiam skribis la kuba ŝtatestro en Tvitero.


Fonto: Prensa Latina

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up