Oni antaŭvidas la pandemi-pinton en Kubo venontsemajne

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-28 10:31:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 28 (RHK) Laŭ la dekano de la fakultato de matematiko de la Havana Universitato, Raúl Guinovart Dáz: la prognozo indikas nun ke venontsemajne, proksimume, ni estos en la pandemi-pinto, pli frue ol la internacia averaĝo. Estas prudenta prognozo, kiu dependos de la malsanevoluo dum la venontaj tagoj”.

Sen la socia izoliĝo, la modelo povus ree kreski kaj iri al kriza scenejo. “La epidemio estas vundebla je la agoj faritaj, sed dependas de la socia konduto kaj la registaraj decidoj. Estas demonstrite ke ni povas ŝanĝi la konduton de la epidemio.”

En tiu ĉi scenejo, vakcino estas antaŭvidata kiel la sola solvo al la pandemio kaŭzita de la kronviruso Sars-Cov-2, patogeno ege transmisiebla.

La viruson ne venkas la plej evoluinta lando, sed la plej disciplina. Oni devas nur rigardi la mondon por tion konstati: Usono estas la unua monda ekonomio kaj la plej damaĝita lando.

Ĝis tiam, la plej efika kontraŭ virusa vakcino estas socia distanciĝo, manlavado, kaj uzo de protektilo nazbuŝa, asertis la doktoro Francisco Durán.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up