Pontoj de Amo kaj Solidareco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-28 12:11:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Por la kubaj familioj, ĉesu la usona sieĝo!

Havano, jun 28  (RHK) La projekto Pontoj de Amo, inspirita de la solidareco de kubaj elmigrintoj en Usono, liveris donacon de pulvora lakto al la provinca pediatria hospitalo Eliseo Noel Caamaño en Matanzas. 

Per ĉi tiu gesto, ni estas kiuj plej gajnas, ĉar ni restas kun la kontento esti utilaj kaj  kontribui por fari ĉi tiun mondon pli bona loko, diris la aktivulo kaj gvidanto de la projekto, Carlos Lazo, kiam alparolante la kolektivon de la kliniko. 

Siaflanke, D-ro José Hernández Hernández, direktoro de la hospitalo, dankis la donacon kaj emfazis, ke ĉi tiu altruismo preterpasas la malhelpojn truditajn de la unuflanka usona politiko pri la Publika Sano en nia lando, blokado kiu ne ĉesis eĉ en  la plej malbona momento de  Kovim-19, li memoris. 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up