Kubo memoras la martirojn de la Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-30 15:34:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: RHK

Havano, jul 30 (RHK) Kubo memorigas hodiaŭ la Tagon de la Martiroj de la Revolucio memore al Frank País kaj Raúl Pujol, du junuloj murditaj de dungosoldatoj de la diktaturo de Fulgencio Batista, la 30-an de julio 1957.

Tra la tuta lando okazas  omaĝoj kaj montroj de respekto al tiuj, kiuj oferis sian vivon  por la  patrolanda sendependeco.

La dato estis starigita kun la triumfo de la Kuba Revolucio por honori la junulojn Raúl Pujol kaj Frank País, ĉi-lastan, estris agadojn kaj sabotadon ĉe la Movado de la 26-a de julio, kies entombigo fariĝis popola manifestacio de protesto kontraŭ la ekscesoj de la militista diktaturo.

La junuloj estis kaptitaj sekve de denunco kaj brutale mortpafitaj  de la subprema armeo de Batista en Santiago de Kubo, kie civitana rezisto pli kaj pli fortiĝis.

La 31-an de julio 1957, dum la entombigo de Frank País, okazis popola manifestacio en Santiago de Kubo, lia naskiĝurbo, kiu antaŭenigis la ribelan movadon en tuta Kubo.

La dato estis instituciigita de la Konsilantaro de Ministroj la 26-an de julio 1959 por sintezi la multjaran omaĝon de rememoro kaj respekto al la pli ol 20 000 kubanoj, kiuj perdis la vivon en la klopodo renversi la tiranon Fulgencio Batista.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up