Kuba prezidento pledas por rasa egaleco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-21 09:02:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 21 (RHK) La Prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, pledis hodiaŭ, por ke la tago por la forigo de rasa diskriminacio okazu  ĉiutage.

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, hodiaŭ estas la Internacia Tago por Forigo de Rasa Diskriminacio. Ĝi devus esti ĉiutage. La monda ŝuldo al la viktimoj de rasismo estas tro granda. Alia mondo eblas #MejorEsPosible”, skribis la prezidento en sia tvitera konto.

La tago estas festata la 21-an de marto de ĉiu jaro en memorceremonio de la fakto ke, en 1960, la polico malfermis fajron kaj mortigis 69 homojn en paca manifestacio kontraŭ la leĝo de enirpermeoj de  rasapartismo, kiu estis praktikita en Sharpeville, Sudafriko.

Proklamante la Tagon en 1966, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj instigis la internacian komunumon duobligi siajn klopodojn forigi ĉiujn formojn de diskriminacio bazita sur haŭtkoloro.

Laŭ ĉi tiu multflanka ento, la temo de ĉi tiu 2023 atentigas  la urĝecon batali rasismon kaj rasan diskriminacion, ĉar ankoraŭ ĉi tiu plago daŭre tuŝas homojn en la tuta mondo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up