Kulturpolitika vespero plus popolaj festoj omaĝe al la 26-a de julio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-25 13:36:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Teatro Heredia de Santiago de Kubo

Santiago de Kubo, jul 25 (RHK) La teatro Heredia gastigos hodiaŭ la kulturpolitikan vesperon omaĝe al la 70ª datreveno de la historiaj sturmoj al la militaj kazernoj Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes, kio markis turnopunkton en la kuba historio por sendependeco kaj suvereneco.

Laŭ informis la direkcio de kulturo en tiu ĉi orienta urbo, la vespero ebligos ĝui la arton de la Simfonia Orkestro Junula de la Konservatorio Esteban Salas. La kulturan reĝisoradon faros Osvaldo García. Ankaŭ sin prezentos studentoj de la Profesia ArtLernejo José María Heredia, la geaktoroj Maikel Eduardo kaj Dalia Leyva kaj la giratisto-kocertistoj Aquiles Jorge.

La teatra vespero ankaŭ estos dediĉita al la 508-a  fondodatreveno de la urbo; ankaŭ sin prezentos aliaj artistoj, la koruso Madrigalista, konataj artistoj kaj la baletkompanio de Santiago plus la muzikensemblo Sepopo Los Guanches.

Okazos samtempe popolaj festoj, muzikbandoj sin prezentos en publikaj parkoj tra la tuta provinco; oni prezentos novan muzikdiskon Santiago, pasio por libereco kaj nova Rumo Santiago datreveno 70.

La fama avenuo Victoriano Garzón gastigos muzikan spektaklon omaĝe al la urba fondodatreveno la 25-an de julio 1515, plus popolaj dancoj je kongao de famaj kompanioj Kabiosile kaj Promenejo Los Abelitos.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up