La kuba prezidento finis sian viziton en Namibio kaj la afrikan turneon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-28 08:54:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 28 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, finis sian viziton al Namibio la antaŭtagon kaj ankaŭ la turneon en Afriko kie li kompletigis trairon de tri aliaj nacioj en tiu kontinento, oficialaj fontoj raportis hodiaŭ.

La prezidento, kune kun la delegacio, kiu akompanas lin, estis adiaŭita en la namibia ĉefurbo, Windhoek, de la prezidento Hage Geingo kun kiu ili faris oficialajn interparolojn, raportis la kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez en la socia reto X, iama Tvitero.

Antaŭe, la ŝtatestro de la kariba insulo partoprenis en la Pintkunveno de BRICS (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sudafriko), kaj, en tiu kunteksto, faris oficialajn vizitojn al Angolo, Mozambiko kaj Namibio.

En Vindhuko, Díaz-Canel ĉeestis la eventon por la Tago de Herooj de la afrika nacio kiel honora gasto, kaj omaĝis la heroojn kaj heroinojn de Namibio, Angolo kaj Kubo, "kiuj pagis per sia sango la vojon al sendependeco kaj ĉesigi la malamindan rasapartisman reĝimon," diris la prezidento.

Li ankaŭ ricevis de sia namibia ekvivalento, la "Ordeno de la  Antikvega Welwitschia Mirabilis", la plej altan distingon de Namibio. Duflankaj interkonsentoj ankaŭ estis subskribitaj por plifortigi reciprokajn ligojn.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up