Establita informfazo pro ŝtorma minaco en la okcidenta regiono de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-28 09:24:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 28 (RHK) Konsiderante la alproksimiĝon al Kubo kaj la estontan evoluon de tropika ŝtormo Idalia, la stabo de la civila defendo  decidis starigi la Informan Fazon por la provincoj Pinar del Río, Artemisa, Havano, Mayabeque kaj la Speciala Municipo Insulo de Junularo.

La ceteraj provincoj devas resti atentaj al la evoluo de ĉi tiu ciklona organismo, raportis komuniko oficiala de la  Stabo de Civila Defendo.

La teksto indikas, ke laŭ informoj de la Prognoza Centro de la Instituto pri Meteologio, la pluvoj kaj elektraj ŝtormoj asociitaj kun la tropika ŝtormo intensiĝis kaj kovras grandan areon, kiu atingas nian landon.

En la sekvaj 12 ĝis 24 horoj ĝ akiros iom pli da organizo kaj intenseco.

La loĝantaro devas resti informita pri la evoluo de ĉi tiu sistemo per la naciaj amaskomunikiloj kaj la oficialaj profiloj de sociaj retoj kaj plenumi discipline la indikojn donitajn de la lokaj aŭtoritatoj kaj la Civila Defendo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up