Prezidento de Irano vizitos Kubon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-13 08:55:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ilustra bildo prenita de Minrex

Havano, jun 13 (RHK) La kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj anoncis ĉi-lunde, ke la ajatolo Seyed Ebrahim Raisi, prezidento de la Islama Respubliko Irano, komencos oficialan viziton al la plej granda insulo en Antiloj, ĉi-merkredon, la 14-an de junio.

Laŭ noto publikigita en sia retejo, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj indikis, ke dum sia restado, kiu daŭros ĝis ĵaŭdo la 15-an, la vizitanto interparolos kun kubaj aŭtoritatoj kaj faros aliajn interesajn agadojn.

Kubo kaj la Islama Respubliko de Irano konservis seninterrompajn diplomatiajn rilatojn ekde la 8-a de aŭgusto 1979.

La pasintan februaron, kuba prezidento Miguel Díaz-Canel akceptis en Havano Hossein Amir Abdollahian, ministron pri eksteraj aferoj de Irano.

Tiam, la eminentulo ratifis la volon kaj potencialon  plifortigi la reciprokajn rilatojn inter ambaŭ landoj surbaze de amikeco kaj kunlaboro.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up