Raúl Castro rekonas subtenon de la industrio-laboristoj al la revoluciaj armitaj fortoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-22 09:42:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Eloy Álvarez Martínez, ministro de industrioj de Kubo

Havano, dec 22 (RHK) La generalo de la armeo Raúl Castro petis de la deputitoj de la Nacia Asembleo de Popola Povo (ANPP) rekonon por  la Ministerio de Industrio (Mindus), ĝiaj laboristoj kaj la ministro Eloy Álvarez Martínez, pro la elstara subteno donita dum la tuta tempo  al la laboroj kaj taskoj de la Revoluciaj Armitaj Fortoj.

Dum raporto de tiu ĉi ministerio antaŭ parlamentanoj oni konstatis  la efektivigon de la politikoj de la ministerio, atenton al la komerca sistemo, monitoradon de prioritatitaj produktaĵoj kaj programoj por eviti aŭ minimumigi la efikojn sur la loĝantaro kaj la ekonomio, kaj malkontento pri ĉio, kio restas farenda.

Kadre de la Dua Ordinara Periodo de Sesioj de la plej alta leĝdona organo, ĉi-ĵaŭde, kaj por la kvara fojo ekde sia estiĝo en 2012, la menciita Ministerio raportis pri sia administrado al la ANPP en ĉeesto de Miguel Díaz-Canel Bermúdez, Prezidento de la Respubliko.

La ministro diris al Raúl kaj al la Nacia Asembleo mem, ke ili povas kalkuli je la subteno de la laboristoj kaj manaĝeroj de la industrio por kiuj ajn bezonata tasko.

En sia raporto li klarigis, ke la certigo de la ĉefaj produktaĵoj kaj programoj estis tuŝita de la plifortiĝo de la usona blokado, la manko de fremdaj valutoj kaj energiportantoj, kaj de internaj mankoj; tial ili laboras en la serĉo de financaj kaj produktivaj alternativoj, kiuj ebligas utiligi la ekzistantajn industriajn kapablojn.

La efektivigo de la Ekonomia kaj Socia Strategio, la plifortigo de la ŝtata kompanio kaj ĝia ligo kun la ceteraj novaj formoj de administrado, kaj la disvolviĝo de novigado, scienco kaj teknologio estas la celoj de la menciita organizo, sur kies agado, pluraj deputitoj parolis, kun emfazo sur la defioj kaj potencialo kiuj estas antaŭen.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up