Ĉefministro reliefigas la laboron de administrantoj en la ekonomio de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-26 10:43:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, jan  26 (RHK) La Ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero, ratifis la gravecon de la laboro de la registaraj gvidantoj ĉe ĉiuj niveloj por elradikigi la distordojn, kiujn la landa ekonomio havas hodiaŭ.

Antaŭtage, dum disertacio ĉe la supera lernejo por Ŝtataj kaj Registaraj gvidantoj, Marrero emfazis la respondecon de tiuj, kiuj kondukas la efektivigon de registaraj rimedoj por akceli la ekonomion meze de la nuna krizo.

Urĝas plifortigi la kapablon mobilizi, dialogi kaj esti decida kun alta politika kaj homa sentemo, deklaris la kuba registarestro.

Li laŭdis la laboron de tiu supera eduka centro, kiu diplomigis pli ol 15 mil profesiulojn, kies laboro decide influas la kontinuecon de la kuba socia projekto kaj la bonfarton de ĝia popolo, agnoskis la ĉefministro.

Li  fermis la akademian programon de la tria eldono de la diplomo pri publika kaj komerca administrado, kie li proponis la konferencon: transformo en registara administrado kaj plifortigo de publika administrado.

La supera lernejo por ŝtataj kaj registaraj gvidantoj sur la kariba insulo havas la mision provizi scion al manaĝeroj por plibonigi ilian agadon en siaj pozicioj kaj perfektigi administrajn metodojn, stilojn kaj teknikojn.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up