Vaŝingtono, nov 24 (RHK) La administracio de ĝeneralaj servoj (GSA, angle) informis al la elektita prezidento, Joe Biden, ke la administracio de Donald Trump pretas por ekigi la transiran procezon formalan, informis CNN.... Legu pli


Havano, nov 24 (RHK) La heredaĵo de la idearo humanista, kontraŭimperiisma kaj kontraŭnovliberala de la ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz, ĉeestos ekde hodiaŭ ĝis la 26-a de novembro, en la renkontiĝo junulara virtuala sub la nomo “Ideoj estas flagoj”.... Legu pli


Gvatemal-urbo, nov 23 (RHK) Humanitaraj grupoj denuncis hodiaŭ ke la prezidanto de la kongreso de Gvatemalo, Allan Rodríguez, krimigas la socian proteston kaj la organizojn sociajn, post kiam la funkciulo taksis “puĉisma” la manifestacion faritan sabate.... Legu pli


Havano, nov 23 (RHK) La usona kompanio Western Union ĉesigas ĉi-lunde la transdonon de monsendaĵoj en Kubo kaŭze de la unuflankaj punreguloj anoncitaj ekde oktobro flanke de la usona administracio por bari tiun servon en la kariba insulo.... Legu pli


Kubo strebas al nutra sekureco

Cienfuegos, nov 23 (RHK) Dum vizito al tiu centrosuda provinco, la dua sekretario de la komunista partio, José Ramón Machado Ventura alvokis la laboristaron streĉigi ĉiujn fortojn kaj ne perdi tempon sur la kampoj por laŭeble renversi la damaĝojn provokitajn de la tropika ŝtormo Eta en la teritorio.... Legu pli


Havano, nov 20 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gvidas hodiaŭ registaran laborviziton en la okcidenta provinco Matanzas, akompanate de la vicprezidento Salvador Mesa kaj la ĉefministro Manuel Marrero, samkiel membroj de la ministra konsilantaro.... Legu pli


Havano, nov 20 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, taksis kalumnioj kaj falsaĵoj la akuzojn pri supozata kuba enmiksiĝo en la elekta procezo de Usono, faritaj de advokatoj ligitaj al Donald Trump.... Legu pli


Sao Paŭlo, nov 19 (Reuters) Laŭ informoj de tiu ĉi agentejo, alvenis la unuaj 120 mil dozoj de vakcino kontraŭ la Covid-19 evoluigita de la ĉina kompanio Sinovac Biotech kies nomo estas CoronaVac.... Legu pli


Havano, nov 19 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel renkontiĝis kun spertuloj kaj sciencistoj partoprenintaj en la frontado al la Covid-19.... Legu pli


Havano, nov 19 (RHK) La dua dialogo inter Kubo kaj la Unio Eŭropa (UE) pri daŭripova evoluo okazos virtuale ĉi-vendrede la 20-an de novembro, en la sidejo de la delegitaro de tiu regiona grupo en Havano.... Legu pli


Havano, nov 18 (RHK) La ministerio pri eksteraj rilatoj konfirmis ĉi-marde ke la ĵusaj decidoj de la registaro por favori la revenon de la kubanoj, kiuj ne povis tion fari kaŭze de la Covid-19, firmigas la rilatojn de la insulo kun siaj nacianoj.... Legu pli


Havano, nov 18 (RHK) Homero Acosta, sekretario de la Nacia Asembleo de la Popola Povo, interŝanĝis kun Patrice Paoli, ambasadoro de Francio en tiu ĉi urbo, kaj pritraktis temojn interesajn por ambaŭ ŝtatoj.... Legu pli


Managvo, nov 18 (RHK) Laŭ raportas la televida ĉeno Telesur, la uragano Iota, kiu atingis la maksimuman kategorion 5 en la skalo Saffir-Simpson, forlasis almenaŭ 12 mortintojn en la regiono plus nekalkuleblajn materiajn damaĝojn.... Legu pli


Havano, nov 18 (RHK) Post analizo pri la evoluo de la sanitaraj indikiloj dum la lastaj 15 tagoj en la centra provinco Sancti Spiritus, la portermpa laborgrupo por prevento kaj kontrolo de la kronviruso, gividita de la prezidento Miguel Díaz-Canel, oni aprobis ke tiu provinco transiru al rekuperiĝa etapo en la fazo unu.... Legu pli


Vaŝingtono, nov 17 (RHK) La asesoranto de Nacia Sekureco de Usono, Robert O´Briden koncedis ke la demokrata kandidato Joe Biden gajnis la elektojn fronte al sia respublikana rivalo, la nuna ŝtatestro Donald Trump.... Legu pli


up