Internacia renkontiĝo de dancoj en urbaj pejzaĝoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-04-11 12:54:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Havano estas urbo kiu moviĝas

Dum tiu ĉi semajno okazas en Havano la 23-a renkontiĝo de danco en urbaj pejzaĝoj,  inter la 11-a kaj 15-a de aprilo, tio estas, ĝi finiĝos ĉi dimanĉe en la malnova urbo.

Por tiu ĉi okazo la urbo transformiĝis en enorman scenejon kie sin prezentas akrobatoj, muzikistoj, surstrataj artistoj diversaj. Oni spektas ĝin en diversaj lokoj, parkoj, muzeoj, stratoj kaj placoj kiuj apartenas al internacia cirkvito de urboj dancantaj.

La evento okazas ĉiujare kaj ĝin aŭspicias la centro de teatro de Havano kaj la nacia konsilantaro de scenaj artoj sub la reĝisorado de la elstara dancistino Isabel Bustos. Partoprenas artistoj kubaj kaj de aliaj landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up