Venezuelo adoptas defendregulaĵojn pro atakoj kontraŭ la landa monunuo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-14 09:08:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Caracas, 14 dec (RHK) La registaro de Venezuelo, prezidita de Nicolás Maduro, aprobis diversajn regulaĵojn por superi la negativajn sekvojn provokitajn pro la atakoj faritaj kontraŭ la nacia monunuo, organizita de Usono kaj Kolombio, kun lokaj dekstrulaj kunagantoj.

Per komuniko de la prezidento Maduro, li instrukciis la sistemon de dogana kaj imposta administracio, kaj de la banko- kontrolejo, “fiksi tujan rabaton je 2% en la impostoj je la aldonita valoro (IVA) por aĉetoj faritaj elektronike  per bankaj kartoj aŭ transkontigoj”.

Alia instigo estas “la kreado de tri bankaj produktoj kun interezo-indikiloj je 10% monata por ŝpardeponoj ĝis 200 mil bolivaroj je tempolimoj de 30, 60 kaj 90 tagoj, liberaj je banka komisioj kaj de iu ajna elspezo kontrakta”, laŭ raportis la televida ĉeno Telesur.

Kiel sekvo de la eligo de monbiletoj de 100 bolivaroj al Kolombio, la venezuela registaro forprenis ĝin el la cirkulado kaj ekde la 16-a de decembro ĝi restos senvalora ene kaj ekstere de la lando. Tiu ĉi decido klopodas elimini la mafiojn de la monŝanĝejoj en la landlima zono.

La venezuelanoj povas ŝanĝi la monbiletojn de 100 bolivaroj en la publika banko dum 72 horoj kaj poste devos tion fari en la Centra Banko de Venezuelo.

Por faciligi la procezon la registaro ankaŭ ordonis simpligi la bezonatajn demarŝojn por malfermi bankajn kontojn kaj efektivigis kontrolojn por plenumi inventariojn de moneroj kaj monbiletoj disponeblaj, kun la celo certigi ĝian disponeblecon al la civitanaro, indikis la komuniko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up