La kuba prezidento adiaŭis medicinistan laborbrigadon kiu batalos kontraŭ ebolo en Sieraleono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-02 12:23:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro, adiaŭis en la havana flughaveno  la 165 profesiulojn de sano kiu vojaĝis al Sieraleono por kunlabori en la monda batalo kontraŭ ebolo, viruso kiu mortigis milojn da homoj en Okcidenta Afriko.
 
La kuba gazeto Granma raportis ke la kuba prezidento manpremis ĉiujn kunlaborantojn, kiuj entuziasme forvojaĝis por plenumi sian mision.
 
La grupon formas 63 kuracistoj kaj 102 flegistoj el la tuta lando, kiuj posedas pli ol 15 jaroj de spertoj. Proksimume 80% el ili jam plenumis antaŭajn internaciistajn misiojn, multaj el ili, ĝuste en Afriko.
 
En tiu ĉi vojaĝo ankaŭ estas estroj de la medicinaj brigadoj de Liberio kaj Gvineo, kiuj iras avangarde kun la celo krei la kondiĉojn  por vojaĝo de kunlaborontoj al tiuj aliaj du landoj. 
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up