Akceptis Raúl Castro la partoprenintojn en la centramerikaj sportludoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-12-02 17:18:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
kubanoj en la sportludoj

La prezidento Raúl Castro akceptis en la internacia flughaveno José Martí, de Havano, la lastan grupon de sportistoj partoprenintaj en la XXII-aj centramerikaj kaj karibaj sportludoj ĵusokazintaj en la meksika urbo Veracruz.

La kubaj sportistoj elstaris en la diversaj matĉoj kaj lokis la insulon en la unua loko regiona, antaŭ Meksiko, kun totalo de 123 oraj medaloj.

Ankaŭ estis en la akcepto de la sporta delegitaro, la unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel kaj aliaj reprezentantoj de la registaro kaj aliaj institucioj.

La delegitaro ricevis la distingon Marko de la Digneco samkiel ĉiuj aliaj membroj pli frue revenintaj al la insulo pro la elstara partopreno en la regionaj ludoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up