Raportas la gazeto Granma pri la preparlaboroj de la kongreso de la komunista partio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-28 07:40:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La sepa kongreso de la komunista partio okazos de la 16-a ĝis la 19-a de aprilo en Havano kaj ĝi pritraktos ses kernajn temojn kiuj estis debatitaj dum la lastaj ses monatoj, lige al la ekonomia evoluo de la lando kaj la konceptigo de la kuba modelo por antaŭenigi sian politikan kaj socian verkon.

Tiusence,  la informo aperigita en la gazeto raportas ke unu el la dokumentoj pritaksis la evoluon de la ekonomio en la jarkvino 2011-2015; alia temas pri la plenumo de la gvidlinioj de la ekonomio; kaj tria dokumento temas pri la aktualigo de tiuj gvidlinioj por la etapo 2016-2021.

La alia dokumento estas pli teoria, pri konceptigo de la sociekonomia modelo socialista de Kubo; la kvina dokumento estas la programo de evoluo sociekonomia ĝis la jaro 2030.

Ambaŭ priskribas la landon deziratan: ĝi estas esprimo de la strategio ekonomia kaj socia de la lando. Ĝia fundamento estas en la enhavo de la gvidlinioj aprobitaj en la pasinta kongreso kaj spegulas ties kontinuecon kaj evoluon. Tial ili estas supera ŝtupo kiu bazas sin en la konsultoj kaj diskutoj faritaj kun la membraro de la organizaĵo kaj la popolo.

La sesa dokumento pritaksas la plenumon de la laborceloj aprobitaj en la unua konferenco tutlanda de la partio en januaro de 2012, kiu ĝenerale prezentas favoran bilancon  kaj antaŭvidas ties kontinuecon.

Tiuj dokumentoj estas rezulto de kolektiva laboro kiun partoprenis pluraj dekoj da funkciuloj, esploristoj de sciencoj ekonomiaj kaj sociaj, kaj profesoroj. Oni analizis ilin en la scienca konsilantaro de la komisiono por starigo de la gvidlinioj, kiun formas pli ol 130 fakuloj altkvalifikitaj.

Poste ili estis daŭre analizitaj kaj diskutitaj en kunsidoj de konsultiĝoj kiujn partoprenis pli ol du mil delegitoj partoprenintaj la kongreson, kiuj estis elektitaj demokratie ekde la bazo kaj reprezentas la tutan popolon, la virinojn, gestudentojn.

En postaj diskutoj partoprenis pli ol 3500 gastoj kiuj same riĉigis la proponojn, ankaŭ deputitoj, sciencistoj, universitatanoj, gvidantoj de sociaj organizaĵoj, de la civila socio, religiaj gvidantoj, studentoj, kamparanoj, intelektuloj kaj artistoj, ne necese membroj de la politika organizaĵo.

Tiuj ĉefaj dokumentoj estas streĉe ligitaj, analizas ĉion faritan ĝis nun, kaj farotan, kaj alfrontas la estontecon en la ordo sociekonomia kaj politiko-ideologia. Oni ne povas ilin vidi tra prismo senmova: oni debatos ilin en la sepa kongreso kaj samkiel la antaŭaj estos periode kontrolataj.

La sepa kongreso de la partio donas kontinuecon al la antaŭa kaj al la unua konferenco tutlanda de la organizaĵo. Ĝi ebligos skizi pli precize la vojon irendan por ke nia nacio, suverena kaj vere sendependa ekde januaro de 1959, povu konstrui socialismon prosperan kaj daŭrigeblan.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up