Maljuniĝi kun pli da sano eblas kaj Kubo laboras tiucele

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-22 08:34:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 22 (RHK) La demografia dinamiko, kaj la maljuniĝo de la loĝantaro kiel parto de ĝi, estas aferoj de la nuntempo kaj de la estonteco, emfazis la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, en la interŝanĝo ĉi-semajne kun spertuloj kaj sciencistoj pri sanproblemoj.

En la renkontiĝo, sciencaj kaj novigaj agoj estis prezentitaj por garantii sanan maljuniĝon kaj medicinajn teknologiojn disponeblajn al saninstitucioj, por pliigi la kvaliton de prizorgado por maljuniĝo.

La prezidento de la Respubliko indikis, ke la Programo pri demografia dinamiko estu pli sistema, realaĵo —li diris— transversa al ĉiuj sociaj procezoj kaj samtempe unu el la plej malfacilaj kaj gravaj aferoj, kiujn ni alfrontas hodiaŭ.

La kunvenon, kiun moderigis la Ministro de Publika Sano, D-ro José Angel Portal Miranda, gvidis ankaŭ la vicĉefministroj Inés María Chapman Wauhg kaj Jorge Luis Perdomo Di-Lella.

La inĝeniero Arlem Lesmes Fernández Sigler, ĝenerala direktoro de la kompanio Combiomed Digital Medical Technology, ligita al Biocubafarma, prezentis la geriatrian kaj gerentologian taksilon, kiun la institucio disponigos al la nacia sansistemo (SNS) por prizorgi maljunulojn.

Por la teknologia pakaĵo, la 150 ilaroj disponigitaj en la Turquino-Manatí Plano (ĉe montara regiono) por la servo al tiuj malproksimaj komunumoj estis prenitaj kiel referenco. Tiu, kiun Combiomed prezentis nun respondas al la postulmatrico por servi la maljunulon ĉe la unua nivelo de zorgo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up