La kubaj landlimoj fortigas la kontrolojn kontraŭ narkottrafiko

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-20 19:37:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kubaj leĝoj daŭre iĝas pli striktaj fronte al la importado de drogoj kaj aliaj narkotaj substancoj, ties konsumo kaj komercado interna, kaj tial la ĝenerala dogano plibonigas siajn kontrolmetodojn.

La agado kontraŭ tiu problemaro en la flughavenoj de la insulo estis konstanta dum la jaro 2015 cele al pli efika laboro, sen bari la normalan fluon da vojaĝantoj, multaj el ili turistoj, kaj ankaŭ de la kubanoj.

La specialistoj de la doganejoj detektis plurajn klopodojn de kelkaj kubanoj kaj eksterlandanoj importadi drogojn kaj aliajn substancojn por trafikado kaj konsumo en la insulo, samkiel aliaj por eksporti.

Ekde januaro kaj ĝis decembro de 2015 la ĝenerala dogano de la lando kaptis preskaŭ 105 kg da narkotaĵoj en 46 kazoj notitaj; dum la jaro 2014 oni haltigis 49 kazojn de tia speco kaj estis okupitaj 49 kg de drogo.

Ofte la pasaĝeroj vojaĝas kaj kunportas mendojn de amikoj kaj familianoj por helpi aŭ vendas parton de sia valiza kapacito al tiuj kiuj deziras sendi pakaĵon al Kubo.

Plej ofte ili ne kontrolas la enhavon de la kargo kaj se oni malkovras artikolojn aŭ substancojn malpermesitajn  ĉe la insula landlimo, la pasaĝero devas akcepti la repondecon kaj punon koncernan.

Danke al la spertoj de la specialistoj kaj la unuoj de la hunda tekniko kaj la analizistoj en la flughavenoj, oni sukcesas malkovri tre ruzajn metodojn por importi tiaspecajn substancojn.

La pasintan oktobron, la estro de la komando Sudo de Usono, John Kelly, agnoskis ke nuntempe “ne ekzistas drogoj kiuj pasas tra Kubo, tial la narkottrafikantoj devas ĉirkaŭiri la insulon”.

Paralale al la kontroloj, la kuba ŝtato perfektigas la socian kaj edukan laboron por eviti ke la kubaj gejunuloj ekkonsumu narkotaĵojn.

Kun la firma subteno de la ministerio pri publika sano oni realigas programojn de dialogoj kun familioj, videodebatojn kaj prelegojn en lernejoj kaj komunumoj kun alta risko.

Tre populara estas la konfidenca linio kontraŭdrogoj, servo disponebla por personoj kun tiaj problemoj kaj ties familianoj, kiuj povas informiĝi kaj klarigi demandojn tute anonime kun fakuloj.

La kubaj aŭtoritatuloj pretas labori ankoraŭ pli por ke la insulaj  landlimoj estu bariero ne trairebla por la narkottrafikantoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up