Kubaj elmigrintoj ratifas, ke ili daŭre batalos kontraŭ la blokado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-30 08:57:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Miamo, sep 30 (RHK) La kubaj kaj latin-amerikaj elmigradaj organizaĵoj, kiuj konsistigas la Aliancon Martiana en Miamo, ratifis sian devon batali kontraŭ tio, kion ili klasifikis kiel la "fifaman blokadon" de Usono kontraŭ Kubo.

La grupoj denuncis la pozicion de usona prezidento Joe Biden, kiu en sia lastatempa parolado al la Ĝenerala Asembleo de UN proklamis novan pacan politikon por la mondo, fanfaronante, ke li finis 20 jarojn da milito en Afganio.

Tamen - ili emfazis - la prezidento subtenas kontraŭ la volo de preskaŭ la tuta internacia komunumo "la genocidan politikon bloki la kuban popolon."

"En tempoj de serioza konflikto kaj pandemio, ni volas reaserti nian neŝanĝeblan engaĝiĝon al la kuba popolo en sia batalo kontraŭ la fifama blokado fare de la registaroj de Usono", diris la koalicio en noto sendita al la informagentejo Prensa Latina.

La Alianco ankaŭ reliefigis, ke danke al la grandaj sciencaj progresoj ebligitaj de la Socialisma Revolucio, Kubo jam havas la unuan latinamerikan vakcinon kontraŭ Kovim-19.

La 20-an de septembro, Biden deĵoris ok monatojn en la ofico, sed ĝis nun la demokrato konservas linion tiel fortan kiel tiu de sia respublikana antaŭulo, Donald Trump rilate al Kubo, laŭ analizistoj.

Sen nuligi la 243 rimedojn adoptitajn de Trump, Biden daŭre malobeas sian promeson ŝanĝi politikon al la insulo.

Ekde la 24-a de novembro 1992 la Ĝenerala Asembleo de UN parolas ĉiujare kontraŭ la blokado, respegulita en preskaŭ unuanima voĉdono.

La 23an de junio ĝi ricevis la rifuzon de 184 el la 193 membrolandoj de UN kaj refoje Usono restis kun sia sola voĉdono kune kun sia senkondiĉa aliancano Israelo.

 

Fonto: Cubasi
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up