Elektita la nacia premiito de Kultura Ĵurnalismo 2021

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-19 10:42:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Reinaldo Cedeño,  ĵurnalisto kaj recenzisto pri arto

Havano, mar 19 (RHK) La ĵurnalisto kaj recenzisto Reinaldo Cedeño Pineda ricevis la Nacian Premion de Kultura Ĵurnalismo José Antonio Fernández de Castro 2021, aŭspiciita de la Ministerio de Kulturo.

Cedeño estas profesiulo, kies ĉiutaga laboro en diversaj amaskomunikiloj de sia provinco Santiago de Kubo, evidentigis konstantan kaj valoran kontribuon al la kuba kulturo.

Post funda analizo kaj selektado, Cedeño estis elektita kiel la gajninto de la nacia premio. Lian kandidatiĝon proponis la kultura institucio  Domo de Karibio. 

La ĵurio estis kunvokita de la direkcio pri komunikado de la ministerio de kulturo, kaj ĝin formis prestiĝaj reprezentantoj de la kulturo, recenzistoj ka ĵurnalistoj kiel Pedro de la Hoz, Joaquín Borges Triana, Andrés Machado Conte, Yenys Laura Prieto, Vicente González kaj Omar Valiño, per la kunordigo de Alexis Triana, direktoro de la koncerna institucio.


Fonto: Cubaperiodistas.cu
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up