Kubo gajnas siajn unuajn du titolojn en Paralimpikaj Ludoj de Tokio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-31 09:26:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Kubo gajnis siajn unuajn du titolojn en la Paralimpikaj Ludoj en Tokio marde, pere de paratletoj Omara Durand, la sporta stelulino por handikapuloj, kaj la junulo de nur 18 jaroj Robiel Yankiel Sol.

Omara konkeris sian sesan kronon en la paralimpikaj ludoj, en la kategorio T12 (profundaj vidaj malfortoj) kaj fariĝis la kubano kun la plej multaj oraj medaloj (6)  en la historio de la paralimpikaj ludoj.

Ĉi-marde, kune kun sia nedisigebla gvidisto Yuniol Kindelán, ŝi gajnis la 400 metrojn  kun bonega tempo 52.58.

Iom antaŭ la triumfo de Omara, la junulo de nur 18 jaroj, Robiel Yankiel Sol, gajnis la unuan oron de Kubo en la turniro, surprizante en la longsalta kategorio T47 per neatendita triumfo, saltante 7.46m

La plej juna membro de la kuba atleta delegacio venis al Tokio serĉante sperton kaj iras kun la ora metalo.

La arĝentan medalon ricevis l la nordamerika Roderick Townsed, ĉampiono de Rio Paralimpika, kiu ĉi-foje finis kun  7.36 m, dum la bronzon ricevis  la rusa Nikita Kotukov kun salto de 7.34 m.

Aliaflanke, en para-naĝado, la plej bona kuba naĝisto, Lorenzo Pérez, ne povis kvalifikiĝi por la finalo de la 50-metra libera kategorio S7, ĉar li ne povis rekuperiĝi post malbona komenco. Li markis 32.27 sekundojn por fini lastan en sia grupo.



Komentarioj

  • Javier Ramos's gravatar
    Javier Ramos
    31/08/2021 11:33 pm

    Tre sukcesa rezulto por la juna Robiel kaj la nekredebla sesa ora medalo por Omara!


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up