Britio ne havas kontrolon de la nova cepo de kronviruso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-21 07:36:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Londono, dec 21 (RHK) Laŭ raporto de la sekretario pri sano de Britio, Matt Hancock, la nova cepo detektita de Covid-19 estas “sen kontrolo”, kaj dume, li elstarigis la gravecon de la limigoj adoptitaj por bremsi ĝian propagadon.
 
Hancock deklaris al Sky News ke kontroli tiun novan varianton de la viruso estas “pli grava nun ol neniam antaŭ”, kaj indikis ke la nombro da novaj kazoj “slatis” dum la lastaj tagoj. “Estas mortiga malsano, ni devas teni ĝin sub kontrolo kaj tio iĝis pli malfacila pro tiu ĉi nova varianto”, li emfazis.

En tiu kunteksto, li sugestis limigojn por bremsi ĝian propagadon, kiuj povus esti validaj dum monatoj. Tiu ĉi estas “enorma defio, ĝis ni havu la vakcinon avance por protekti la homojn”. Tion ni alfrontos en la venontaj du monatoj”, li asertis.

Dume, la Monda Organizo pri Sano (OMS) instigis la eŭropajn landojn fortigi la kontrolregulaĵojn por eviti la proliferadon de la varianto supozeble pli kontaĝa. 

La britaj aŭtoritatuloj informis pri detekto de la nova cepto la pasintan 14-an de decembro. Laŭ la brita ĉefministro, tiu ĉi varianto povas esti “ĝis 70% pli kontaĝa” ol la origina.

Iom post tiu anonco, kelkaj eŭropaj landoj decidis malpermesi provizore la flugojn al Britio kaj aliaj ŝtatoj por preventi ĝian propagadon.

Cetere, Hispanio petis al la estraro de Unio Eŭropa fari komunan decidon pri tiu ĉi nova situacio.

 

 

fonto: Telesur
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up