La ekzekutiva vicprezidantino de Venezuelo vizitos Kubon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-08 10:30:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 8 (RHK) La ekzekutiva vicprezidantino de Venezuelo, Delcy Rodríguez Gómez,  plenumos laborviziton en Kubo ĉi-lunde, okaze de la XXI-a sesio de la Miksa Interregistara Komisiono Kubo-Venezuelo.

Laŭ informo diskonigita de la retejo Cubaminrex, Rodríguez Gómez dialogos kun kubaj aŭtoritatuloj kaj plenumos aliajn aranĝojn dum sia restado en la kariba insulo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up