Irana prezidento asertas ke nenio bremsos la progreson de la persa lando

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-10 08:33:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezidento irana Hasan Rohani

Teherano, jun 10 (RHK) Irana prezidento Hasan Rohani ripetis, ke nek la ekonomia milito nek la kronvirusa pandemio sukcesos bremsi la progreson de la persa lando.

En parolado farita ĉi-ĵaŭde ĉe la lanĉa ceremonio de pluraj landaj projektoj en la energia sektoro, Rohani indikis, ke lia registaro inaŭguras averaĝe digon ĉiun 50 tagojn kaj akvopurigejon ĉiun duan monaton.

"Hodiaŭ ni inaŭguris la 56-an digon de la lando (...) Ĉio ĉi estas farita por diri al la mondo, ke la ekonomia milito kaj la kronviruso ne povos konvinki nin ne labori por la prospero de la amata Irano, kvankam ili malrapidigis nian progreson, " asertis la persa prezidento.

Rohani denuncis, ke se ne estus la sankcioj kaj la blokado de monsumoj kaj havaĵoj truditaj kontraŭ Irano de la "malica" Donald Trump, la eksa prezidento de Usono inter 2017 kaj 2021, Teherano estus inaŭgurinta pli da infrastrukturaj projektoj. La prezidento taksis je 14 miliardoj da dolaroj la monsumojn blokitajn de Vaŝingtono en la lastaj kvar jaroj.

Rohani deklaris, ke Irano ree neŭtraligos la sankciojn ĉi-jare kiel en 2015, la jaro en kiu ĝi subskribis kun la Grupo 5 + 1 la nuklean interkonsenton, oficiale la Ampleksan Planon de Komuna Agado (PIAC aŭ JCPOA, angle).

La prezidento certigis al la nacio, ke Usono ne havos alian elekton ol ĉesigi la sankciojn, kiujn ĝi reinstigis al Irano post ĝia unuflanka eliro de la nuklea pakto.

Dume, la delegacioj de Irano kaj la subskribintaj landoj de la nuklea interkonsento en 2015, tio estas, Britio, Francio, Rusujo, Ĉinio kaj Germanio - krom Usono, kiuj forlasis la pakton en 2018 - laboras en Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrio, por reakiri la interkonsenton.


Fonto: HispanTV



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up