Rusa sekureco malhelpis terorisman atakon en Moskva regiono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-21 09:43:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 21 (RHK) Rusaj sekurecaj taĉmentoj (FSB) arestis la suspektaton en la aŭtobomba atako en la Moskva regiono Lobnya, raportis la departemento.

Rusa civitano, denaska de la urbo Jaroslavl, estis arestita post sekvi instrukciojn de la ukrainaj specialaj servoj por eksplodigi aŭton apartenantan al policisto, diras la deklaro.

Laŭ la Federacia Sekureca Servo, la suspektato metis eksplodan aparaton sub parkumitan aŭton ĉi-lundon, la bombo estis malkovrita ĝustatempe, ĉirkaŭ 340 loĝantoj estis evakuitaj el proksimaj domoj, aldonis la fonto.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up