Peruaj ministroj kunsidas post trudeniro kontraŭ la hejmo de Dina Boluarte

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-30 09:47:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En Peruo oni atendas oficialan deklaron  en la venontaj  horoj. Foto: Arkivo/La República

Havano, mar  30 (RHK) Post la trudeniro  de teamo de la Prokurorejo kaj policaj agentoj ĉe la domo de la nomumita prezidento de Peruo, Dina Boluarte, la ministroj de la prezidanteco alvenis al la Palaco de Registaro por eksterordinara kunveno por analizi la situacion de la ŝtatestro.

Peruaj amaskomunikiloj raportis, ke la prezidanto de la Konsilio de Ministroj, Gustavo Adriánzen, estis unu el la unuaj aperintaj ĉe la registara sidejo kune kun la Ministro pri Disvolviĝo kaj Socia Inkluzivo.

La gazetaro asertas, ke membroj de la Prezidanteco de la Konsilio de Ministroj esprimis sian indignon pri la agoj de la Prokurorejo kontraŭ Boluarte.

Ĝis nun oni ne scias la lokon de la prezidanto, sed oni atendas oficialan deklaron en la venontaj horoj.

Kongresanoj kaj opoziciaj sektoroj atentigas, ke Dina Boluarte devas proponi klarigojn kaj prezenti sian tujan eksiĝon de la oficejo.


Fonto: Telesur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up