Meksiko, 14 nov (RHK) La prezidento de Panamo, Juan Carlos Varela, esprimis en Meksiko ke la elekto de Donald Trump kiel estonta prezidento de Usono, starigas la demandon pri la bezono evoluigi politikojn ŝtatajn en Latinameriko kaj Karibio, interne , kaj fortigi mekanismojn de regiona integriĝo.... Legu pli


Brasilia, 10 nov (RHK) Sociaj movadoj, sindikatoj kaj politikaj partioj progresemaj lanĉis en Sao Paŭlo defendan kampanjon por la demokratio, la jura rajto kaj la ekzprezidento Luis Inácio Lula da Silva.... Legu pli


Washington, 8 nov (PL) Enketo farita de Reuters/Ipsos/States of the Nation prognozis ke la demokrata kandidato al la prezidanteco, Hillary Clinton, havas 90 elcenton je eblecoj atingi ĉi-marde la venkon en la urnoj, kvankam la rezultoj en la sondado farita ĉi-lunde, donis al ŝi nur du poentojn avantaĝe (45-43) fronte al la respublikano Donald Trump, kio evidentigas teknikan niveligon.... Legu pli


Managua, 3 nov (RHK) Nikaragvo ekis la periodon de cerbumado antaŭa al la ĝeneralaj elektoj okazontaj la venontan dimanĉon por elekti la prezidenton kaj vicprezidenton de la lando, 90 deputitojn tutlandajn kaj 20 al la parlamento.... Legu pli


Karakaso, 27 okt (RHK) En la ŝtatoj de Carabobo kaj Bolívar, mobiliziĝas la popolo kiu subtenas la bolivaran registaron, kun la celo rifuzi la antikonstituciajn agadojn de la opozicio kiu volas aktivigi referendumon kontraŭ la prezidento Nicolás Maduro.... Legu pli


Parizo, 24 okt (RHK) La ministro pri internaj aferoj de Francio, Bernard Cazeneuve, konfirmis ke la malmultado de la kampo de migrantoj de Calais okazas trankvile kaj laŭ planite, kvankam kelkaj organizaĵoj atentigas pri eblaj problemoj por la semajnofino.... Legu pli


Ekvadoro celebros la 12-an de oktobro la Tagon de Interkulturo kaj Plurnacieco por honori la diversecon de scioj kiuj kunfluas en tiu sudamerika lando.... Legu pli


La ekvadora prezidento Rafael Correa, alvokis siajn latinamerikajn homologjn protekti la oceanajn pasejojn kaj batali kontraŭ la malleĝa fiŝkaptado, okaze de interkonsento farita por difini la marajn limojn inter Kostariko kaj Kolombio.... Legu pli


La vicprezidento de Bolivio, Álvaro García Linera, pledis por komunuma evoluigo dum la inaŭgura ceremonio por nova irigacia sistemo en San Jacinto Norte, en la suda departemento de Tarija, kiu bonefikos proksimume centon da familioj.... Legu pli


En la Tropiko de Cochabamba, lulilo kaj piliero de la transforma procezo de Bolivio, okazis prisana foiro kie estis prizorgataj pli ol 14 mil personoj flanke de kuracistoj kubaj kaj boliviaj.... Legu pli


La registaro de Ekvadoro publikigis oficialan komunikon de la ministerio pri eksteraj rilatoj kaj homa moviĝemo kie esprimis sian kontenton pro tio ke “la juraj garantioj svedaj malebligis la plilongigon de situacio kies paraliziĝo damaĝis la juran gardon efikan de la aziliĝinto, kvankam ĝi estus preferinta ke tiuj tri akuzoj hodiaŭ preskribiĝintaj estintus klarigitaj delonge antaŭ la justico”. ... Legu pli


La akuzo sur kiu estas bazita la politika juĝo okazanta kontraŭ la apartigita prezidentino de Brazilo, Dilma Roussef, ekfalis depost la raporto prezentita pri la rezultoj de kontrolo farita de spertuloj de la federacia Senato. ... Legu pli


Ĉi-semajne la delegitaroj de la kolombia registaro kaj de la armitaj fortoj FARC-EP informis pri la decido subskribi interkonsenton por ĉesigi la militon kaj agresemon ambaŭflanke kaj definitive por Kolombio.... Legu pli


Membroj de la venezuelaj misioj marŝados ĉi-ĵaŭde tra la tuta lando por esprimi subtenon al la socialista registaro kaj kontraŭ la atakoj de la organizo de amerikaj ŝtatoj (OEA).... Legu pli


Oscar Parrilli, eksestro pri inteligencio denuncis ke en Argentino oni impulsas kampanjon juran-amaskomunikan kontraŭ la eksa prezidentino Cristina Fernández, muntita de la nacia registaro, kiu utiligas la deputiton Margarita Stolbizer kiel ilon por ĵeti supozatajn akuzojn.... Legu pli


up