Kubo rifuzis en UN aplikon de unuflankaj punregulaĵoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-02 12:18:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

UN, dec 2 (RHK) La konstanta reprezentanto de Kubo antaŭ UN, Pedro Luis Pedroso, rifuzis la aplikon de unuflankaj punregulaĵoj, kio kontraŭstaras la packulturon. 
 
Alparolinte en la Ĝenerala Asembleo de UN dum sesio dediĉita al la packulturo, la kuba diplomato denuncis kiel meze de la pandemio de la Covid-19 pliiĝas tiaspecaj agoj, ĉefe kontraŭ evolulandoj.

Tiuj punregulaĵoj kontraŭas al la Ĉarto de UN kaj la Internacia Juro, kaj  bremsas la kapablon de la ŝtatoj damaĝitaj por alfronti la Covid-19.

Pedroso ankaŭ parolis pri  la sekvoj de la pandemio tutmonde, kaj kiel ĝi implicas novajn defiojn kaj kompleksigas la jam ekzistantajn.

La pandemio evidentigas la maljustan naturon de la internacia ordo, kiun ni travivas, kio multobligas la privilegiojn de la riĉaj landoj kaj igas senfinaj la mankojn de la malriĉuloj, precizigis la kariba diplomato.

Li aldonis ke Kubo frontas de antaŭ ses jardekoj la sekvojn de krima sieĝo ekonomia, komerca kaj financa trudita de Usono, plifortigita en tempoj de Covid-19, samkiel la agojn de nekonvencia milito kaj tagordoj subfosaj.

Tiu ĉi sinteno de Vaŝingtono estas tute kontraŭa al kulturo de paco, kies graveco kaj valoro estas rekonata de Kubo. 

La diplomato aldonis ke la koncepto de packulturo ne sukcesos avanci dum oni instigu ideojn de rasa supereco kaj ksenofobio, kiuj estas science falsaj kaj morale neakcepteblaj.

La insula reprezentanto esprimis ke Kubo aliĝis al la Grupo de amikoj de la Alianco de Civilizoj de UN, klopodo por restarigi kaj privilegii la multflankismon kaj pacon kiel vojon por evoluigi la homaron.

Kubo ankaŭ estas kompromitita kun la Deklaro kaj Programo pri Packulturo, samkiel pri la Deklaro de Latinameriko kaj Karibio kiel Paca Zono, adoptita en 2014 en Havano, kadre de la II-a Pintkunsido de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (CELAC).

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up