Akceptos Kubo kuracistan laborbrigadon kunlaborinta en Peruo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-21 07:31:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubaj kuracistoj revenas el Peruo     foto: PL

Havano, dec 21 (RHK) Kubo akceptos hodiaŭ la kuracistan laborbrigadon de la taĉmento Henry Reeve, kiu laŭ peto de la perua registaro laboris en tiu lando dum pli ol ses monatoj fronte al la Covid-19.

La grupon formas 35 licenciitoj pri flegado kaj 50 kuracistoj, interalie, specialistoj pri ĝenerala integrala medicino, epidemiologio, interna medeicino, pediatrio, anestezeologio, neŭmologio kaj intensivaj flegoj; ĝi plenumis diversajn rolojn en la repartementoj de Ancash, Arequipa, Moquegua kaj Ayacucho.

Dividitaj en kvar brigadoj la kubanoj laboris en institucioj de la ministerio pri publika sano kaj kune kun la peruaj profesiuloj ili sukcesis bonan interagadon jen en servoj de baza atento jen en ses hospitlaoj kie ili laboris en la ruĝa zono kaj atentante pacientojn en kriza stato.

La kubanoj ricevis la rekonon de la popolo perua pro ties laboro en la enketado domo al domo por eltrovi suspektemulojn de kontaĝoj, diagnozi kazojn, daŭrigi la atenton al tiuj, kiuj estis pozitivaj kaj restis en siaj loĝejoj kaj ankaŭ pro la medicinaj intervenoj kaj kampanjoj faritaj en regionoj urbaj kaj kamparaj.

La kubaj kunlaborantoj en tiu ĉi etapo alvenis al apartaj regionoj, kie multaj personoj neniam estis atentataj de kuracisto, kaj faris pli ol 115 800 kuracistajn agojn kaj proksimume 239 700 proceduroj de flegado, krom agoj de kapabligo kaj klerigo.

Denove Kubo etendis sian manon al la perua popolo 50 jarojn post la tertremo, kiu preskaŭ detruis la urbon de Huaraz, ĉefurbo de la departemento de Ancash, kiam por la unua fojo la insulo sendis kuracistan brigadon, krom la humanitara helpo kaj 150 mil sangodonacoj.


fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up