Kubo administris pli ol 62 mil dozojn en intervenaj provoj kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-05 16:42:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 5 (RHK) Specialistoj de la grupo de la Bioteknologia kaj Farmacia Industrioj (BioCubaFarma) informis ĉi-lunde ke pli ol 62 mil personoj de la intervena provo kontrolita per la vakcinaj kandidatoj Soberana 02 kaj  Abdala, jam ricevis la unuan dozon de tiuj produktoj.

Dume, aliaj 971 personoj de la studo intervena  en la orientaj provincoj Granma, Santiago de Kubo kaj Guantánamo ricevis la unuan dozon de Abdala.

Entute, dum la studo, Soberana 02 havos 150 mil volontulojn, inter ili, 70 mil estas kuracistoj kaj bioteknologoj.

Ne povas partopreni individuoj antaŭe imunizitaj per unu kandidato kontraŭ Kovim-19, nek tiuj kun antaŭaj problemoj infektaj, aŭ alergio al ajna komponento de la vakcino.

Estos for de la studio pacientoj, kiuj ricevis imunomodulaĵojn tridek tagojn antaŭe, aŭ suferas kronikajn malsanojn malstabiliĝintaj, gravedulinoj aŭ ĵusakuŝintaj virinoj, samkiel subjektoj pozitivaj al la viruso VIH, aŭ oportunista malsano.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up