Díaz-Canel elstarigas redukton de Kovim-19 en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-06 09:30:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  dec 6 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, emfazis la redukton de la kazoj de Kovimd-19 en la kariba nacio, grandparte danke al la progreso de la vakcina kampanjo.

En sia konto de la socia reto Tvitero, la ŝtatestro kaj Unua Sekretario de la Komunista Partio de Kubo emfazis, ke antaŭtage la lando raportis 88 kazojn de la malsano, laŭ datumoj donitaj de la Ministerio pri Publika Sano.

Li avertis, ke post unu jaro eblas malaltigi pli ol cent ĉiutagajn kazojn, kaj atentigis, ke "preskaŭ unu monaton post la malfermo de landlimoj, la epidemio estas tenita sub kontrolo".

Ĉi-rilate, la prezidento insistis, ke la reveno al normaleco, inkluzive de la rekomenco de la alveno de internaciaj turistoj, estas plej grava por reaktivigi la ekonomion de la lando, forte trafita de la efikoj de Kovim-19, kiu aldoniĝis al la akra blokado de Usono dum pli ol 60 jaroj.

Tamen, li ankaŭ insistis, ke ĉiuj antaŭzorgoj en la sanitara ordo devas esti konservitaj por ebligi la restariĝon de la lando kiel eble plej rapide.

Tiusence, Díaz-Canbel rememoris en sia tvito, ke "Niaj vakcinoj daŭre estas la plej bona protekto. Jam 83 % de la kuba loĝantaro havas siajn tri dozojn."

Kubo estas la sola nacio en Latin-Ameriko, kiu sukcesis evoluigi kaj fabriki siajn proprajn vakcinojn por alfronti la pandemion kaŭzitan de la kronaviruso SARS-COV-2, kiu permesis al ĝi aperi nuntempe inter la landoj kun pli alta procento deimunizitoj kontraŭ Kovim-19.


Fonto: Prensa Latina

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up