Díaz-Canel en UN petas politikan volon por neniun postlasi

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-18 17:51:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel en UN-altnivela segmento

Havano,  sep 18 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, parolis ĉi-lunde en la Pintkunveno de la Celoj de Daŭripova Disvolvado (CDE), en la sidejo de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), en la usona urbo Novjorko.

Díaz-Canel konsideris esenca fiksi pli ambiciajn celojn rilate al mildigo, adapto kaj  rimedoj por atingi ilin, kaj ankaŭ materiigi la liveron kaj mobilizadon de rimedoj fare de evoluintaj landoj por batali kontraŭ klimata ŝanĝiĝo kaj, samtempe, alfronti nian defion en evolua afero.

Dum sia parolado, la ŝtatestro ankaŭ aludis al la pliiĝo de malsato kaj malriĉeco en la mondo, kiuj malhelpas la plenumon de la CDE-oj.

"Ni atingos 2030 kun 575 milionoj da homoj vivantaj en kondiĉoj de ekstrema malriĉeco, ĝis tiam nur triono de la landoj povos redukti la naciajn nivelojn de malriĉeco je duono", diris la kuba prezidento.

Li atentigis, ke nuntempe 735 milionoj da civitanoj suferas de kronika malsato, cifero pli alta ol en 2015.

"Je ĉi tiu rapideco, neniu el la 17 CDE-oj estos atingita, kaj pli ol duono de la interkonsentitaj celoj ne estos plenumitaj," li aldonis.

Díaz-Canel alvenis al Usono ĉi-dimanĉe por partopreni en la Alta Nivela segmento de la 78-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up