Filmfestivalo komenciĝas en Kubo en granda maniero

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-01 07:45:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 43-a eldono de la Internacia Festivalo de Nova Latin-Amerika Kino komenciĝas ĉi-decembre en Havano kun invito ĝui ĝin laŭstile, post du jaroj da limigoj pro Kovim-19.

La inaŭgura festo okazos en la salono Charles Chaplin, kie prezentos sin la elstara muzikisto, kantisto kaj produktanto X Alfonso.

La filmo Argentino 1985, de reĝisoro Santiago Mitre, ankaŭ estos projekciita, kun premio de la publiko ĉe la festivalo de San Sebastián, Hispanio, kaj ŝatata por reprezenti sian landon ĉe la Oskaroj.

La direktoro de la plej granda filmfestivalo en Kubo, Yumey Besú, precizigis, ke la festivalo daŭros ĝis la 11-a de decembro kaj kunigas pli ol 100 titolojn.

El ili estas 15 fikciaj longfilmoj, 15 mezlongaj filmoj kaj mallongaj, 17 dokumentaj rakontoj kaj 10 dokumentaj mallongaj, dum en la animacia sekcio estas 29 verkoj kaj 15 unuaj filmoj.

Li klarigis, ke la ĵurioj ricevis pli ol 2 000 filmojn kun reprezentantaro el ĉiuj landoj de la kontinento, precipe Argentino, Meksiko kaj Brazilo, el kiuj ili elektis integri la specimenon Latin-Ameriko en Perspektivo kaj la sekcion Specialaj Prezentoj.

La flanka tagordo inkluzivas la ekspozicion de Restarigitaj Klasikaĵoj, Internacia Nuntempa Panoramo, ekspozicion de 30 afiŝoj de artistoj el 11 landoj kaj redakciajn eldonojn de la Kuba Instituto pri Kinematografia Arto kaj Industrio.

Fondita la 3-an de decembro 1979 de la kuba filmisto Alfredo Guevara kaj kun la ĉeesto de pli ol 600 latin-amerikaj reĝisoroj, la konkurso aljuĝas la Grandan Premion de Koralo kiel sian plej altan distingon, kiu simbolas la vastajn rifojn de la Kariba Maro.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up