Santiago de Cuba: ribelema urbo kiu 500-jariĝas.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-25 07:42:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La sidejo de la iama kazerno Moncada, ĉefa scenejo de la okazintaĵoj la 26-a de julio 1953 sin preparas por akcepti la omaĝojn pro la 62-a datreveno de la historia sturmo kiu markis turnopunkton  iniciatitan de Fidel Castro kaj ties samtempuloj. Aliflanke, la urbo ankaŭ festos sian 500-an jariĝon.

Kiel esprimis la kuba prezidento Raúl Castro pasintjare en la celebroj okazintaj en la Parko Céspedes, la du okazaĵoj koincidas en la sama tempo kaj tial oni festos kune.

Marlene Muguercia Marén, direktorino de la iama kazerno, nur Lerneja Urbo 26 de julio, la institucio ricevas novajn reparlaborojn ĉiuspecaj,  sen interrompi la normalan funkciadon de la lernejo.

Aldone, laŭ informo de la arkitekto Omar López Rodríguez, direktoro de la oficejo de la urbo-konservisto, oni ankaŭ entreprenas similajn agadojn en la parko-muzeo Abel Santamaria, iama hospitalo Saturnino Lora, en la Palaco de Justico kaj aliaj patrobienaj instalaĵoj de la monumenta areo de la lerneja urbo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up