Raúl Castro akceptis la ĝeneralan sekretarion de Unasur

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-26 07:24:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la Palaco de la Revolucio en Havano, la kuba prezidento Raúl Castro akceptis la ĝeneralan sekretarion de la Unio de Sudamerikaj Nacioj (Unasur), Ernesto Samper.

Ambaŭ gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri diversaj temoj de la nuntempa aktualaĵo regiona kaj internacia.

Dum la renkontiĝo, Raúl Castro dankis la publikajn esprimojn de la eksprezidento kolombia (1994-1998) kontraŭ la sieĝo ekonomia, financa kaj komerca altrudata al la insulo kaj lia pozitiva sinteno rilate al la procezo por restarigo de rilatoj diplomatiaj inter Kubo kaj Usono.

Samper alvenis al Havano por partopreni la Duan Konferencon internacian Kun ĉiuj kaj por ĉies bono, okazanta omaĝe al la nacia heroo de Kubo, José Martí en ties 163-a naskiĝdatreveno. La konferenco sesios ĝis la 28-a de januaro.

En la dialogo akompanis lin Ana María Serrano, estrino pri komunikado de la ĝenerala sekretariejo de Unasur.

Flanke de Kubo ankaŭ partoprenis Marcelino Medina, interna ministro pri eksteraj rilatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up