Havano, 22 nov (RHK) Bolivio sin preparas por akcepti ĉirkaŭ 2 mil gejunulojn el diversaj landoj kiuj partoprenos la duan pintkunsidon de antiimperiismaj junularoj, okazonta la 2-an kaj 3-an de decembro en la Vilao Tunari, en la departemento de Cochabamba.... Legu pli


Havano, 22 nov (RHK) Dum la renkontiĝo inter la unua vicprezidento kuba, Miguel Díaz-Canel kaj la ĝenerala direktoro, Yukiya Amano, ili revuis la staton de la rilatoj de la insulo kun la internacia organismo samkiel la evoluo de la kunlaboraj projektoj kiuj ligas la du partnerojn en la temoj de homa sano, agrobruta protektado kaj medio, interalie.... Legu pli


Havano, 16 nov (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro, ĉeestis la magistran prelegon de la ĉefministro de Kanado, Justin Trudeau, en la Aulo de la Havana Universitato.... Legu pli


Panamo, 15 nov (RHK) La forfalo de Okcidento komenciĝis, laŭ evidentigas la kampanja slogano de la elektita prezidento Donald Trump, “fari Usonon granda denove”, asertis la politologo Ignacio Ramonte en ĉi tiu urbo.... Legu pli


Havano, 15 nov (RHK) Justin Trudeau, ĉefministro de Kanado, ekvizitos Kubon hodiaŭ kaj plenumos oficialan laborprogramon kiu inkluzivas dialogon kun la kuba prezidento Raúl Castro kaj aliaj aranĝoj.... Legu pli


Havano, 14 nov (RHK) La vjetnama prezidento Tran Dai Quang alvenos ĉi-marde al Kubo kaj renkontiĝos kun la kuba prezidento Raúl Castro, kun la celo impulsi la reciprokajn rilatojn.... Legu pli


Meksiko, 14 nov (RHK) La prezidento de Panamo, Juan Carlos Varela, esprimis en Meksiko ke la elekto de Donald Trump kiel estonta prezidento de Usono, starigas la demandon pri la bezono evoluigi politikojn ŝtatajn en Latinameriko kaj Karibio, interne , kaj fortigi mekanismojn de regiona integriĝo.... Legu pli


Brasilia, 10 nov (RHK) Sociaj movadoj, sindikatoj kaj politikaj partioj progresemaj lanĉis en Sao Paŭlo defendan kampanjon por la demokratio, la jura rajto kaj la ekzprezidento Luis Inácio Lula da Silva.... Legu pli


Havano, 10 nov (RHK-Granma) La kuba prezidento Raúl Castro sendis mesaĝon al la elektita prezidento Donald J. Trump, en kiu esprimas «okaze de via elektiĝo kiel prezidento de Usono, mi gratulas vin».... Legu pli


Washington, 8 nov (PL) Enketo farita de Reuters/Ipsos/States of the Nation prognozis ke la demokrata kandidato al la prezidanteco, Hillary Clinton, havas 90 elcenton je eblecoj atingi ĉi-marde la venkon en la urnoj, kvankam la rezultoj en la sondado farita ĉi-lunde, donis al ŝi nur du poentojn avantaĝe (45-43) fronte al la respublikano Donald Trump, kio evidentigas teknikan niveligon.... Legu pli


Havano, 8 nov (RHK) La speciala evoluzono de Mariel (Zedm) havas nuntempe pli ol 900 milionojn da dolaroj kaptitaj pere de fremdaj investoj, laŭ informis Ana Teresa Igarza, ĝenerala direktorino de la oficejo de Zedm.... Legu pli


Havano, 4 nov (RHK) La 34-a internacia foiro de Havano Fihav 2016 finiĝas hodiaŭ en la Kongresa Palaco de Havano kun la premiado de la plej bonaj produktoj, pavilonoj kaj dizajnoj de la standoj ekspoziciataj ekde la pasinta lundo en Expocuba, ekspoziciejo situanta en la urba periferio.... Legu pli


Havano, 4 nov (ACN-RHK) Laŭ esprimis la doktoro kaj profesoro Valente Guerrero, de Meksiko, prezidanto de la Latinamerika Asocio de Vaskula Kirurgio kaj Angiologio (ALCVA), Kubo estas avangarda en la traktado de la diabeta piedo per la uzo de la medikamento Heberprot-P.... Legu pli


Managua, 3 nov (RHK) Nikaragvo ekis la periodon de cerbumado antaŭa al la ĝeneralaj elektoj okazontaj la venontan dimanĉon por elekti la prezidenton kaj vicprezidenton de la lando, 90 deputitojn tutlandajn kaj 20 al la parlamento.... Legu pli


Baracoa, Guantánamo, 3 nov (RHK) El la 23 mil damaĝoj raportitaj en Baracoa pro la uragano Mathew, laŭ informis Carlos Raúl Martínez Turro, prezidanto de la komisiono pri investoj de la municipa defenda konsilantaro, jam ricevis bonfarojn 3 919 familioj.... Legu pli


up